Komunista Partio de Barato | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 7-a de novembro 1964 vd | |
Poste | Marxist Co-ordination Committee vd | |
Geografia situo | 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo)28.63155677.204972Koordinatoj: 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo) | |
Lando(j) | Barato vd | |
Sidejo | Nov-Delhio | |
| ||
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Sitaram Yechury vd | |
Posedatoj | Ganashakti Daily Desher Katha Deshabhimani (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | national level Indian political party | |
La Komunista Partio de Barato (Marksista) (KPB(M), hindie भारत की कम्युनिस्ट पार्टी (मार्क्सवादी), Bhārat kī Kamyunisṭ Pārṭī (Mārksvādī), sed ĝi estas ofte konata kiel hindie मार्क्सवादी कम्युनिस्ट पार्टी, Mārksvādī Kamyunisṭ Pārṭī, mallongigita MaKaPa en gazetaro kaj amaskomunikilaraj cirkloj; angle Communist Party of India (Marxist) akronime CPI(M)) estas komunista partio en Barato. La partio estis kreita kiel frakcio kiu retiriĝis de la Komunista Partio de Barato,kaj estas la plej granda komunista partio en Barato laŭ membriĝo kaj balotitaj sidlokoj kaj unu el la naciaj partioj de Barato.
La partio estas plej forta en la ŝtatoj Keralo, Okcidenta Bengalio kaj Tripuro. En 2007, ili estas en registaro en ĉiuj tri ŝtatoj kaj havis absolutan plimulton en Okcident-Bengalio kaj Tripuro. Aktuale de decembro 2023, la KPB(M) estas la reganta partio en Keralo.
De 1977 ĝis 2011, la KPB(M) gvidis regadon de la Maldekstra Fronto (en) en Okcidenta Bengal - malofta fenomeno donita la mallongdaŭra naturo de multaj subŝtataj registaroj en Barato - kaj la plej longe servanta demokratie-elektita komuniste-gvidita regado en la mondo. La KPB(M) estis ankaŭ la tria plej granda partio de parlamento por pluraj mandatperiodoj.[1] Aktuale en 2022, la KPB(M) estas parto de regadaj koalicioj en tri ŝtatoj: la Maldekstra Demokratia Fronto (LDF) en Keralo, la Mahagathbandhan en Biharo kaj la Secular Progressive Alliance en Tamilnado, kaj aldone ĝi havas reprezentadon en la leĝdonaj asembleoj de 8 aliaj ŝtatoj.
La KPB(M) havas fortan historion de defendante labor-rajtojn kaj ĝi subtenas la rajtojn de industriaj laboristoj, postulante justajn salajrojn, sekurajn labor-kondiĉojn kaj la rajton de sindikatigon [2].
Granda nombro da aliaj partioj formiĝis el splitoj el la KPB(M), inkluzive de la la Komunista Partio de Barato (marksisma-leninista) Liberigo (KPB(ML)) (en), la Marksista Komunista Partio de Barato (en), la Marksista Kunordiga Komitato de Ĝharkhando, Janathipathiya Samrakshana Samithy (en), Komunista Marksista Partio (en) kaj BTR-EMS-AKG Janakeeya Samskarika Vedi (en) en Keralo, Partio de Demokrata Socialismo en Okcident-Bengalio, Popola Demokrata Fronto en Tripuro, Ram Pasla Group en Panĝabo en Odiŝa, Orissa Communist Party (en) en Odiŝo, kaj aliaj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search